Ĉu pri Cirrha, helenaj Muz-fratinoj, dokta fonto de monto Helikona, kiun hufe ĉeval' flugila fendis, min nun loge vi tentas fari kantojn? Kial verki vi vokas min, ke, kvazaŭ forpreninte la instrumentojn Delfajn de la dio de Delos, disponante, kiel nova Apollo, pri liuto, tripiedo, sagujo, ark', mi laŭre kaj hedere zonitajn buklojn skuu? Kampojn rericevinta Tityrus, vi vagas ombre de mirtoj kaj platanoj, batas lude liuton, kaj la plektro kaj la buŝo sonoras mirmuzikon, korde, voĉe, mezure konkordantan. Sed mi tie ĉi du monatojn stagnas, kaj la estro min unufoje vidis, ĉar li povas apenaŭ ripozeti, tuta mondo ja lin respondi petas. Tie ĉi bluokulajn saksojn sur la firma grundo mi vidas paŝi time, kun hararo, de kiu ne kontentis la tranĉilo detondi la vert-buklojn, sed trans rando de haroj ĝi plu mordis, kaj, ĝishaŭte razante, ĝi forprenis de l' kranio, vizaĝon longigante. Jen vi, olda Sicamber! tonsurita post venkiĝo, vi lasas kreski al vi sur la nuk' veterana novajn harojn. Verdvizaĝa Herul' ĉi tie vagas, alveninta de ocean' fabela, samkolore kun algoj de profundoj. Kaj burgundo de seppieda alto ofte kun genuflekso petas pacon. Ostrogoto, fidante je l' patronoj, traktas krude la hunojn najbarlandajn, tributante al ili, nun orgojlas. Vin Eŭrik', la Romano mem pri ŝirmo kontraŭ plago de hordoj skitaj petas, kiujn ŝtormo de nordo portas kun si. Via mano necesas, ke defendu la potenca Garono la Tiberon feblan helpe de Marso adoptita... |